Wednesday, May 2, 2007

Energio: radikala elemento en homa vivo.

Nuntempe ni ne povas imagi vivon sen organizita energio. Granda parto de nia speco ne ekzistus tial, kial ĝi estas nun, sen la grandega energia produktado. La tuta universo estas energio, sed por civiliza vivo, tiu energio ne sufiĉas. Estas hazarda energio. La energio bezonata de homa speco devas esti precize organizita, kaj organizi energion signifas same ol produkti ĝin. Nia speco ne povas "produkti" energion, sed nur ŝanĝi ĝin de hazarda stato al organizita stato. Nia Suno ja produktas energion, sed tiel hazarde kaj abunde ke ĝi "nur" ebligas generalajn kondiĉojn kiuj kune, igas la vivon.

La grandaj urboj de la modernaj landoj povas ekzisti kaj daŭri ekzistantaj pro tiu grandega organizado de hazarda energio. Lumoj, trajnoj, aŭtomobiloj, flugiloj, gastejoj, lernejoj, tutaj la domoj, tutaj la grandaj registaraj konstruaĵoj, ktp., bezonas grandegajn kvantojn de energio. Sen la daŭra fluado de energio, tuto ekhaltus.

Kabloj pendas de postenoj al postenoj, kilometroj kaj pli kilometroj je ambaŭ flankoj de milionoj da kilometroj de veturvojoj. Tuto por la transporto de elektra energio.

Por la movado de veturiloj oni bezonas dekmiloj da benzinstacioj kiujn konstante veturiloj vizitas por replenigi iliajn benzinujojn.

Vere nia moderna vivo, je 2007 kaj de preskaŭ antaŭ cent jaroj, dependas de energia provizo.

Denove, la tuta universo estas energio, sed kaj en materia formo kaj en luma formo. Ni bezonas eble nur iometa da la universa energio, sed en organizita formo. Do saltas nia ekzistada problemo.

La lastaj militoj estis por certiĝado de energia provizo.

Nu, pensu pri civilizo kun senfina energia provizo, je organizita formo. La vivo estus tute malsama! Milionoj da personoj hodiaŭe okupitaj en energia industrio liberiĝus kaj restus sen laboro. Tuj oni ekdiros ke tiu ĉi situacio estus grava problemo de laboro. Sed, kial ne pensi pri simpla aritmetika kalkulo? Ĉu la produktado de aĵoj, kiuj estus konsumitaj de novaj senlaboruloj, malpliiĝus kaŭze de ne bezono de laboruloj je energia produktado? Se io ajn tiele okazus, estus maljusta socia direkto kaj devus esti tute tuj haltita.

Jes, certege, senfina energia provizo ŝanĝus homan vivon. La produktado de ĉio, kion ni hodiaŭ konsumas estus farita de malpli laboruloj. Do, la laborantaj horoj malpliiĝus de averaĝe ok horojn tage al malpli ol kvin horojn tage. Kompreneble, mono gajnus valoron, ĉar milionoj ne devus esti elspezitaj je energio. La sama kvanto da mono por konsumado de milionoj da aĵoj kiuj antaŭe ne estus aĉetitaj kaŭze de energia elspezo.

Ĉu tio ĉi estas ebla? Oni havas liberon por levi, ĉu ne?

Dum mia tuta vivo mi havis konstantajn kaj reajn pensojn pri la senfina energio. Nenio malaperas, ĉio transformiĝas. La universo daŭras energian substancon je tutaj formoj. Ni ĉiam produktis energion kaj lasis ĝin libere igi denove ion, kio denove bezonas laborado por reorganiziĝi kiel utila energio. Do, multe da nia tempo, do, da nia vivo, elspeziĝas konstante je reorganizo de energio por prepari ĝin je utila formo.

Helpu min certiĝi pri boneco de proksimiĝonta viva enhavo. Ĉio estos pli bone.

1 comment:

Unknown said...

Kara mia nova amiko!

Mi fakte konsentas kun via ideo pri senfina energio! Vi pravas, se oni povus uzi sian propran energion pli bone, la homaro estus pli bona ol nun. Bedauxrinde amasoj da homaro ne scipovas pri tio!
Amike, Julianna Vas-Szegedi Hungario.