Tuesday, May 1, 2007

Intencu ni ion novan por disdoni la esperanton

Mi fine sentas min preta por esprimi kompleksajn pensojn esperante. Ho, mi scias. Kial mi povas esprimi ion kompleksan se mia menso ne estas kompleksa? La alia flanko de la afero: kial mi povas esprimi ion kio ne estas kompleksa, se mia menso estas tute kompleksa kaj kompleksiĝas pli kaj pli ĉiutage?



Bele! Vortoj inter konektitaj kun longa signifo. Frazoj kaj parafoj... tute por ion diri.



Mia investo je studado de esperanto eble jam tuŝas 60-70 horojn. Bonvolu diri al mi kiun lingvon oni povas lerni kaj povi esprimi tial pensoj post investi ne plu ol 70 horojn?



Kaj la plej bela parto de la afero konsistas en mia libereco por kontinui aŭ daŭri per mi mem. Tio ĉi signifas ke mi bezonas preskaŭ neniun helpon de instruisto. Mi estas mia instruisto, aŭ lernu.org kaj aliaj Interretaj paĝoj, sed ne homa instruisto. La oportuno enhavita en Interreto por disdoni la Esperantan Movadon ne ekzistis iam ajn antaŭe. Tiu ĉi oportuno estas tute nova -relative nova, almenaŭ por la movado. La ideo de Internacia Lingvo ekis je la dek naŭa jarcento, malpli ol 15 jaroj antaŭ ĝia fino.



Ju pli mi studas kaj komprenas la esperantan movadon kaj la esperantan lingvon mem, des malpli mi povas akcepti la stultecon aŭ obstinecon en homara speco. Mi estas tute konvinkita ke Esperanto ankoraŭ ne estas oficiale universala ponta lingvo pro la stulteco kaj manko de kompreno inter tiuj gravaj homoj kiuj plurfoje havis oportunojn por puŝi la lingvon universale kaj savi homaron de seriozaj malfacilaĵoj en ĉiutaga komunikada komplekseco.



Nia movado devas zorge serĉi solvon, ne pri la lingvo (ni jam scias ke ĝi funkcias), sed pri maniero oferi integralan ideon por ke ĝi estu akceptita kiel Universala Ponta Lingvo.



Ni sentas nin feliĉaj kiam ni renkontiĝas en konferencoj aŭ seminarioj, kaj kune kun aliaj esperante parolantoj el ambaŭ seksoj, el centoj de landoj, ni interparolis esperante kaj memoras kiom da tempo ni investis en ĝia lernado. Ni ridas kiam ni komparas niajn dekojn da horoj kun pli ol mil da horoj investitaj je la lernado de anglo, germano, franco, ĉino, hispano, japano, ktp.



Kaj, kompreneble, ne estas ebla por ni kompreni kial la homaro ankoraŭ ne adoptas la esperantan integralan komunikadan solvon. Tute nekomprenebla! Nekapableco malkovri la centoj de laŭdindaj bonaĵoj de la lingvo? Nekapableco kompreni novajn, malsamajn ideojn? Simpla stulteco?



Ni certe devas serĉi sistemon por injekti la ideon. Iu maniero tute malsama ol tio, kion ni jam intencis kaj ne funkciis.

1 comment:

rafael said...

Kara Franz.

Gxogxe mi trovas vian esperantan pribonigo, kaj certe lingvo kiel Esperanto certe estas facilega lingvo sed memoru ke bedauxrinde tie ekzistas la cxiama afero ke kiam iun ajn tusxas gravaj interesoj de kelkaj gravuloj kaj fortuloj ne estas bonvidema ke tiuj ideojn estos konata. Aliflanke estraroj ne volas ludi dangxera rolo sugesti la instruado de esperanto jam ke tiu sugesto sxajnus maldesktran ideon aux anarkistan planon. Ne estas facila afero, sed tio kio vere gravas estas ke ni eta grupo de frenezuloj, ankoraux revas pri monda uneco.

Kore
Rafael Berzunza