Saturday, July 28, 2007

Planoj por la disdonado de Esperanto kiel UPL

Efikeco estas nia plej grava manko. Ĉu ni vere kredas? Jes? Do, oni pravas klarigante ke esperanto ankoraŭ ne estas simple la universala ponta lingvo pro la manko de efikeco de ĉiuj kiuj kredante je esperanto kiel solvo, ne estas povinta efike komuniki la ideon al ceteraj homaj estoj.

Ĉu vi opinias ke la esperanto vere estas la solvilo al la hodiaŭa komunikada kaĉo tra kiu la tuta mondo vivas? Se jes, kion vi proponas farigi tion?

En ĉi tiu forumo, ĝis hodiaŭ, mi povas difini (krom aliaj) unu specon da partoprenantoj laŭ kiuj la esperanto estas tre amuza ideo, eble interesa intelekta pozicio, tre stimulanta temo por socialaj paroladoj. Krome ĉi tiu ideo, tiuj intelektaj partoprenantoj, tre laŭaj al la tutaj intelektuloj de la mondo, feliĉe deklaras per fakta parolado la tutan maleblecon de la homaro akcepti aŭ kompreni la konvenecon de la esperanta lingvo kiel UPL (universala ponta lingvo).

La deklaraĵo simple difinas per ĝia enhavo, ke la homaro tradicie estis kaj estos nekapabla akcepti tion, kion vere oportuno por ĝi povus esti. La homa besto, foje nomita "Kutimema Besto", aŭtomate oponos iun ajn ideon kiu kontraŭas siajn ĉiutagajn kutimojn. Tio estas historie videble kaj neniu kontraŭdiros tion sen iom da stulteco.

Precize pro tio, nia plej grava celo devas esti kontraŭbatali tian obstinecon. Se tia obstineco ne ekzistus, la esperantiĝado de la homa speco jam estus farita de cent jaroj! Tiamaniere, mi ne skribus hodiaŭ pri ĉi tia temo. Eble mi kaj vi okupiĝus je multe pli gravaj aferoj, hodiaŭe certe forlasitaj pro la kaĉo de la vivo.

Mi devas difini kion mi signifas per "esperantiĝado". Certe ne la viŝado de la kulturaj lingvoj; bonvolu akordi ni ĉi tion komence.

La esperanto estus la dua lingvo, oficiale, por tutaj la homaj estoj apartenantaj al socioj je kiuj la publika instruado antaŭ estus oficiala kaj laŭ leĝo.

Sed, la UNUA lingvo ĉiam estus la loka, regiona, historia lingvo eĉ de malgrandaj homaj grupoj. Ekzemple, la eskimoj lernus oficiale sian kulturan lingvon plus esperanton. Samtempe, en la plej grandaj urboj de Eŭropo aŭ Usono, Aŭstralio aŭ Japano, Ĉinio aŭ Hindio, la lernantoj oficiale lernus sian kulturan, grandan aŭ malgrandan lingvon plus esperanton.

Tiamaniere, tutaj la homoj de la mondo, renkontiĝante je iu aj situacio tuje scius kiel komenci interparolado inter ili...

"Pola!"
"Usonano!"

(La parolado kontinuus esperante, kompreneble!)

"Italo!"
"Italo!"

(La parolado kontinuus itale, kompreneble).

"Turko!"
"Meksikano"

(La parolado kontinuus esperante, kompreneble).

Kiu faras la leĝojn? La kongresaj politikistoj faras la leĝojn. Pli kaj pli landoj en la tuta mondo jam adoptis tian sistemon. Se vi fidas esperanton kiel ponta lingvo, kial vi ne organizas konstantajn vizitojn al viaj kongresaj politikistoj ĝis renkonti iun ajn dotita de vera inteligento, sen multa da politika rubo en kapo. Mi konsentas ke tia renkonto estos malfacila, sed malfacilaj celoj estas la plej indaj, ĉu ne? Renkontante la specialan politikiston, komencu transmisii la ideon. Faru vian unuan kongresan politikiston interesigi aliajn politikistojn. Faru liston; parolu al ili direkte.

La celo: pluraj miliardoj da esperantistoj post malpli ol dek jaroj.

Metodo por disdoni la lingvon.

Esperantisto instruas al dek novaj lernantoj. Tri semajnoj.
Kvin el novaj lernantoj instruas, ĉiu, al dek novaj lernantoj. Tri semajnoj.
(Ni konsideras kvin el la novaj lernantoj ne povos instrui tuj).

Ĉiu tri semajnoj, komencante per unu esperantisto, kvin novaj esperantistoj povos instrui dek novajn lernantojn.

Komencu tra la tuta mondo per kvardek mil da hodiaŭaj esperantistoj. Ni faru la matematikon:

unu * dek
kvin * dek = 50 * 10 = 500 * 10 = 5000 * 10 = 50000 * 10 = 50000
1 2 3 4 5

Ĉiu tri semajnoj kvin komencos instruadon por dek novaj personoj.

Kvin instruas al dek, sed nur kvin el dek instruos al proksimaj dek.

Ne ebla? Ne ebla estas nur tio, kion ni akceptas tiele.

Ripetante:

1) En la tuta mondo, 40000 (kvardek mil) esperantistoj komencos instrui, ĉiu el ili, al dek novaj personoj.

2) Post tri semajnoj, kvin el la dek, tion kion ili lernis, ili instruos al dek novaj personoj.

3) Ripetu 2 senfine...

Je malpli ol tri monatoj, la ondo jam kovros la tutan mondon!

Kompreneble, ĉiu persono devos okupiĝi je la lernado de esperanto, dum 6 monatoj da sia vivo, du horojn ĉiutage: unu horo por lerni kaj 50% el ili, unu horo por instrui.

La organizado de tiu ideo estas la centrala punkto. Sen bona kaj efika organizado, nenio sukcesos. Kompreneble, antaŭ intenci la organizon, oni bezonas konvinki la homamasojn. Tiel, kiel oni ilin konvinkis pri la neceso zorgi la naturan medion. Nuntempe, escepte de kelkaj tro konservaj usonaj politikistoj, ĉiu homa esto ja komprenas la gravecon zorgi la medion. Kompreneble, la temo "medio" estas sendube pli klara ol la temo "ponta lingvo". La celo, nia celo, estas konvinki la homan specon pri la konveneco enhavita je esperanto kiel UPL (Universala Ponta Lingvo).

Videble, ni antaŭ devas esti tute konvinkitaj pri la ideo. Se vi bezonas ion por konvinkiĝi, vi ankoraŭ ne estas preta por ĉi tiu celo.

Bonvolu ankoraŭ ne pensi pri la eblajn manierojn atingi la celon. Almenaŭ, ne nun.

Nun estas nur la tempo por pensi pri la kialoj pro kiuj la Esperanto estas la plej konvena ilo kiel UPL (Universala Ponta Lingvo). UPL inter landoj kaj en landoj, inter lokaj popoloj kiuj parolas malsamajn lingvojn.

Estas fantaziema pensi ke firmaoj kiuj publikigas esperantajn librojn estas firmaoj direktataj de personoj konvinkitaj pri esperanto. Tute falsa ideo! Firmao kiu publikigas esperantajn librojn celas aŭ esperas kaj krei merkaton kaj respondi al merkato. Oni malpli kaj malpli trovas esperantajn librojn en librovendejoj pro la manko de merkato!

La Interreto signifas la plej realema ilo por ne multekoste disdoni la integralan ideon laŭ kiu Esperanto igos Universalan Pontan Lingvon. La Interreto, rezulto de komputa teĥnologio, estas eble la unua klara provo de teĥnologio kiel ilo per kiu la homa vivo povas tute ŝanĝi. La teĥnologio ne ŝanĝas la vivon, sed ebligas homon selekti inter pli diversaj alternativoj.