Thursday, August 23, 2007

Libera tempo por esprimi ideojn

"YouTube" Ĉu vi konas la paĝaron? Vere ĝi estas pli ol simpla paĝaro. Multe da personoj kiuj ĝuas filmi sin mem produktas videojn kaj alŝuti ilin al paĝaro por ke aliaj povu vidi ilin. Multe da tiuj videoj ne estas interesaj aŭ bone filmitaj, sed kelkaj el ili certe estas interesaj kaj aldonas valorajn konsilojn kaj esprimas interesajn opiniojn.

La politikaj kandidatoj uzas la paĝaron ne nur por lasi ilin videojn, sed ankaŭ por aŭskulti tion, kion siaj elektontoj pensas aŭ volas demandi al ili. Eble, kelkaj politikistoj eĉ ŝanĝas kelkajn el iliaj ideoj por pli bonaj ideoj, sekvante la konsilojn de siaj partianoj.

Por alŝuti videon oni nur devas filmi ĝin. Se oni havas komputilon kun fotilo, oni povos sin filmi per la Mikrosofta programo "MovieMaker". Tiu programo ricevos signalon de fotilo aŭ filmilo kaj skribos en dosieron kiu enhavos la imagojn. Poste la registrado, oni eĉ povos fiksi la rezulton per alia komputila programo, ofte nomita "Movie Editor", aŭ filmeditilo. Fine, kiam oni estas tute aŭ iomete konvinkita pri la rezultoj, do oni alŝutos la dosieron al "YouTube" paĝaro.

Tamen, oni ne devas halti spiradon esperante vidantojn. Tuj oni devas komenci la proksiman produkton, ĉiam pensante kaj planante novajn ideojn.

Eble la plej malbona kondiĉo por paroli estas tiu, je kiu la parolanto ne konas profunde la temon de la diskuto aŭ parolado. Multe da personoj havas etajn ideojn, sed ili ne tute komprenas ilin. Do, se ĉi tiuj personoj intencas ion esprimi, eble ili finos sen ion gravan komuniki. La komunikado inter homoj estas grava, sed bezonas klarajn pensojn. Unu penso nur klariĝos ĝis tuto pri ĝi estas tute klara kaj komplete komprenita de la komunikontoj.