Wednesday, April 18, 2007

Verko kaj Laboro

Ekzistas grandega malsameco inter verko kaj laboro. Oni devas precize kaj akurate kompreni tiel malsamecon.

Oni povas dividi la homaron je du partoj: a) verkantoj, kaj b) laborantoj.

Ĉu vi verkas aŭ laboras? Kion vi faras je via vivo por pravigi vian rajton konsumi tion, kion jam produktita estas, sed kion vi bezonas por travivi?

La decido por fabriki ion ne rezultas el via persona aĉetado. Kompreneble! Sed ja rezultas el kolektiva aĉetado. Do, fine, via ĉiutage aĉetado certe influas la celon de fabrikado. Bonvolu ne forgesi ĉi tiujn ideojn. Ni bezonos ilin poste.

Ni vidu nun kial "labori" estas tre malsama ol "verki", eĉ se fine la rezulto de ambaŭ aktivecoj povus esti sama.

Kiam oni verkas oni faras tion, kion oni ŝatas fari. Eble la fina produkto ne estas interesa por la verkanto, sed la verkante tempo ja estas grava por ŝi. Kompreneble, eble la fina produkto ja estas grava por la verkanto. Sed la grava ideo ĉi tie estas ke la verkanto decidas kion fari, ne la aĉetonto (se iu ajn ekzistas!)

Komplete kontraŭe, kiam oni laboras, oni okupiĝis pri io, kion pli eble oni nek ŝatas nek interesas. Plej certe, kiam oni laboras oni malŝatas laborante tempon kaj tute ne interesiĝos pri la fina produkto aŭ servo.

Sed la plej grava malsameco inter labori kaj verki konsistas je la ebleco ricevi aŭ gajni monon por la agado.

La laboro kutime estos farita laŭ kontrakto. Kontraktoj ĉiam mencias kvantojn. La plej grava kvanto rilatas al mono kiu estos ricevata de laboranto.

La verko bezonas imagon. La verko bezonas amon de verkanto al farata ago aŭ al agado mem. Sed la verkanto ne havas iun certecon pri ricevado de mono. La verkanto faras por si mem. La laboranto faras por iu ajn alia.

Verkantoj povus esti pli feliĉaj danke al ilia kontenteco dum verkado. Sed la fina rezulto ĉiam estas tute ne certa.

Laborantoj... Ĉu vi povas finigi la ideon?

Sunday, April 15, 2007

La homara obstineco kontraŭ lingva solvo

Ĉiuj uloj havas langon. La movado de lango kombinata kun lipa movado kaj eliro de vento el pulmoj agas vortojn. Ni ne estas la nura specio kun ebleco por agi vortojn, nek la nura specio por kompreni signifojn de vortoj. Oni pensis delonge ke papagoj kiuj perfekte eblas prononci homarajn paroladojn, povis kompreni nenion, kion ili parolis. Sed tiu ideo estas jam tute malsama. Hodiaŭ, danke al esplorado de inteligentaj sciencaj esploristoj, ni nun pozitive scias ke la papagoj ne nur normale komprenas tion, kion ili parolas, sed ni ankaŭ nun scias ke ili povas apliki lingvajn regulojn al iliaj paroladoj.

Virino, kiu dum longe estas havanta belan papagon, perceptis kiel, la malbone nomita "besto aŭ birdo", komencis vere konjugacii verbojn en malsamaj situacioj al tiuj, kiuj la birdo jam antaŭe uzis. La ino ĉiam parolis angle al birdo. La birdo diris foje: "Bird flies. Bird flies." Sed unufoje ŝi klare aŭdis kiam la birdo diris: "The bird flied...". Kompreneble, la birdo aplikis aŭtomatan regulon, vere logikan regulon por formigi la preteran formon. Tiu ĉi regulo ne estis instruata al birdo de neniu. La birdo nur uzis bazan logikon kaj intencis diri ion, kion ne estis "korekta" laŭ la kutima parolado de la angla lingvo.

Se tiu ĉi travivaĵo ne klare provas la eblecon de papagoj por kompreni vortojn, mi devas relerni tuton en mia vivo.

Se la birdo estis dirinta "the bird flew", do ni povus jesi ke ĝi nur ripetis vortojn. Sed la birdo diris precipe "the bird flied", kaj tiu estas lingva eraro. Sed tiel eraro klare provas ke la birdo vere intencis apliki lingvan regulon. Do, la birdo ne nur ripetas, sed la birdo vere komprenas tion, kion ĝi parolas.

Nu, ni pensu pri esperanto kaj la papagoj. Ĉu vi povas imagi la grandan oportunecon por inviti novan specion al parolado kun ni? Imagu momente ke vi ne bezonas homan eston por paroli. Imagu momente ke vi povus subteni paroladon kun papago. La ekzemplo kun papago provas ke tiu specio vere povas lerni kaj depreni regulojn por korekte esprimi siajn pensojn.

Lerni anglon aŭ iun ajn kulturan lingvon estas certe multe pli malfacila ol lerni esperanton. Ni ne devas forgesi ke la reguloj por paroli esperanton estas tute sen esceptoj. Do, la birdo certe estus dirinta "la birdo flugis..." anstataŭ "the bird flied". Kaj la frazo "la birdo flugis..." estus korekta parolada maniero. Tiu ĉi estas nur unu ekzemplo de korekta parolada maniero. Sed, ĉu ni povas imagi la verajn eblecojn se papagoj estus eksponataj al esperanta parolado?

Mi supozas ke eksponado al esperanto donus al papago oportunon por provi ĝian eblecon vere interparoli kun homaj estoj. Kelkfoje, ni laciĝas pro paroli kun homaj estoj. Estus bona mallaco havi oportunon interparoli kun estoj sen kulturaj antaŭjuĝoj. Papagoj kun esperanto donus al ni tiel eblecon.

Pensu momente pri la pensado inter la menso de papago. La papago aŭdas kutime vortojn, frazojn kaj esprimojn diratajn de homaj estoj. Sed la papago estas konstante eksponata al mallogikaj uzadoj de vortoj, frazoj kaj esprimoj de homaj estoj. Mallogiko kondukas al neŭroza situacio. La birdo perdas konfidon en parolado kaj decidas ludi, anstataŭ vere uzi vortojn por komuniki pensojn.

La lernado de esperanto estus certe facila por papagoj. Kial ne ĉiuj povas simple kompreni ke tiel lernado estus, do, multe pli facila ankaŭ por homaj estoj?

Ĉi tiu estas nur unu el multaj ekzemploj de la malracia obstineco de multaj homaj estoj kiuj eĉ "estroj" nomiĝas. Se la homaro havas tielajn malraciajn estrojn, kiel oni povas pensi pri verajn ŝanĝojn?

Hodiaŭ, esperanto ne estas la sola internacia ponta lingvo nur pro malracia obstineco de stultaj estroj, kelkfoje nomitaj "politikistoj".