Showing posts with label verki. Show all posts
Showing posts with label verki. Show all posts

Tuesday, May 1, 2007

Intencu ni ion novan por disdoni la esperanton

Mi fine sentas min preta por esprimi kompleksajn pensojn esperante. Ho, mi scias. Kial mi povas esprimi ion kompleksan se mia menso ne estas kompleksa? La alia flanko de la afero: kial mi povas esprimi ion kio ne estas kompleksa, se mia menso estas tute kompleksa kaj kompleksiĝas pli kaj pli ĉiutage?



Bele! Vortoj inter konektitaj kun longa signifo. Frazoj kaj parafoj... tute por ion diri.



Mia investo je studado de esperanto eble jam tuŝas 60-70 horojn. Bonvolu diri al mi kiun lingvon oni povas lerni kaj povi esprimi tial pensoj post investi ne plu ol 70 horojn?



Kaj la plej bela parto de la afero konsistas en mia libereco por kontinui aŭ daŭri per mi mem. Tio ĉi signifas ke mi bezonas preskaŭ neniun helpon de instruisto. Mi estas mia instruisto, aŭ lernu.org kaj aliaj Interretaj paĝoj, sed ne homa instruisto. La oportuno enhavita en Interreto por disdoni la Esperantan Movadon ne ekzistis iam ajn antaŭe. Tiu ĉi oportuno estas tute nova -relative nova, almenaŭ por la movado. La ideo de Internacia Lingvo ekis je la dek naŭa jarcento, malpli ol 15 jaroj antaŭ ĝia fino.



Ju pli mi studas kaj komprenas la esperantan movadon kaj la esperantan lingvon mem, des malpli mi povas akcepti la stultecon aŭ obstinecon en homara speco. Mi estas tute konvinkita ke Esperanto ankoraŭ ne estas oficiale universala ponta lingvo pro la stulteco kaj manko de kompreno inter tiuj gravaj homoj kiuj plurfoje havis oportunojn por puŝi la lingvon universale kaj savi homaron de seriozaj malfacilaĵoj en ĉiutaga komunikada komplekseco.



Nia movado devas zorge serĉi solvon, ne pri la lingvo (ni jam scias ke ĝi funkcias), sed pri maniero oferi integralan ideon por ke ĝi estu akceptita kiel Universala Ponta Lingvo.



Ni sentas nin feliĉaj kiam ni renkontiĝas en konferencoj aŭ seminarioj, kaj kune kun aliaj esperante parolantoj el ambaŭ seksoj, el centoj de landoj, ni interparolis esperante kaj memoras kiom da tempo ni investis en ĝia lernado. Ni ridas kiam ni komparas niajn dekojn da horoj kun pli ol mil da horoj investitaj je la lernado de anglo, germano, franco, ĉino, hispano, japano, ktp.



Kaj, kompreneble, ne estas ebla por ni kompreni kial la homaro ankoraŭ ne adoptas la esperantan integralan komunikadan solvon. Tute nekomprenebla! Nekapableco malkovri la centoj de laŭdindaj bonaĵoj de la lingvo? Nekapableco kompreni novajn, malsamajn ideojn? Simpla stulteco?



Ni certe devas serĉi sistemon por injekti la ideon. Iu maniero tute malsama ol tio, kion ni jam intencis kaj ne funkciis.

Wednesday, April 18, 2007

Verko kaj Laboro

Ekzistas grandega malsameco inter verko kaj laboro. Oni devas precize kaj akurate kompreni tiel malsamecon.

Oni povas dividi la homaron je du partoj: a) verkantoj, kaj b) laborantoj.

Ĉu vi verkas aŭ laboras? Kion vi faras je via vivo por pravigi vian rajton konsumi tion, kion jam produktita estas, sed kion vi bezonas por travivi?

La decido por fabriki ion ne rezultas el via persona aĉetado. Kompreneble! Sed ja rezultas el kolektiva aĉetado. Do, fine, via ĉiutage aĉetado certe influas la celon de fabrikado. Bonvolu ne forgesi ĉi tiujn ideojn. Ni bezonos ilin poste.

Ni vidu nun kial "labori" estas tre malsama ol "verki", eĉ se fine la rezulto de ambaŭ aktivecoj povus esti sama.

Kiam oni verkas oni faras tion, kion oni ŝatas fari. Eble la fina produkto ne estas interesa por la verkanto, sed la verkante tempo ja estas grava por ŝi. Kompreneble, eble la fina produkto ja estas grava por la verkanto. Sed la grava ideo ĉi tie estas ke la verkanto decidas kion fari, ne la aĉetonto (se iu ajn ekzistas!)

Komplete kontraŭe, kiam oni laboras, oni okupiĝis pri io, kion pli eble oni nek ŝatas nek interesas. Plej certe, kiam oni laboras oni malŝatas laborante tempon kaj tute ne interesiĝos pri la fina produkto aŭ servo.

Sed la plej grava malsameco inter labori kaj verki konsistas je la ebleco ricevi aŭ gajni monon por la agado.

La laboro kutime estos farita laŭ kontrakto. Kontraktoj ĉiam mencias kvantojn. La plej grava kvanto rilatas al mono kiu estos ricevata de laboranto.

La verko bezonas imagon. La verko bezonas amon de verkanto al farata ago aŭ al agado mem. Sed la verkanto ne havas iun certecon pri ricevado de mono. La verkanto faras por si mem. La laboranto faras por iu ajn alia.

Verkantoj povus esti pli feliĉaj danke al ilia kontenteco dum verkado. Sed la fina rezulto ĉiam estas tute ne certa.

Laborantoj... Ĉu vi povas finigi la ideon?